Katalog:  A   B   C   D   E   F   G   H   I   J   K   L   M   N   O   P   Q   R   S   T   U   V   W   X   Y   Z   0   1   2   3   4   5   6   7   8   9 

L / La Pafklik / Fino De La Mondo

Detruas kialon, ĉie estas frenezo
Ĉio nuntempe estas kontraŭ ni
Ĝis lasta punkto de teĥnologi’
Batalas kontraŭ ventmaŝino kiel Don Quijote
Sen kompreni ion murdis ni iomete
Savi la mondon, nun vi ne plu povas
Ĉu vi ne vidis ke acide pluvas
Detruas medion kaj akuzas vin samtempe
Bene metu vian rubaĵon en bonan lokon
Dum fabrikego puŝas al via sufoko
Nur kolektive solvo ekzistas
Ne aŭskultu propagandon kiu sugestas
Ke vi restu sole ĝis la mort’
Ne aŭskultu radio-elsendon kiu diros restu
Hejme kaj fermu vian pordon
Dum registaro starigis novan ordon
Ni havas korpon kaj menson, do iru ni
Certe pli utilas ol nenio kaj ironi’
Evoluo alvenis ĝis apenaŭ eblas supervivi

Estos baldaŭ fino de la mondo
Katastrofo, nuklea ondo
Kio, kion, kion faru ni ?
Estos baldaŭ fino de la mondo
Katastrofo, nuklea ondo
Kion, kion, kion faru vi ?

Ĉe homoj temas pri moralo kaj moralo
Ili zorgas klopode pri stulta detalo
Dum la tuta planedo iras al fatalo
Oni interesiĝas pri la monda kapitalo
Kaj scias pri militoj per televidĵurnalo
Kiu okazas certa antaŭ futbalo
La detruo estas nun banalo
La homaro detruas la mondon dum sia falo
Kiel esperiga, ĉu ne ? Sed estas tiel
La homoj ne pensas pri bona cel’
Ĉiu zorgas pri sia profit’
Kaj esperas la bonon kun hipokrit’
Merdajn vivojn ni havas ja
Kaj konsolas per konsumado ĉiufoja
Dum iuj mortas pro militoj aŭ malsato
Iuj enuas kaj fajfas pri kompato
Oni ne ŝajnigu ke oni scias ne
Oni agu kontraŭ tiu socio humane
Pli bonas morti batalanta
Ol vivi senkuraĝe subata

rekantaĵo

Vera mondo ne ekzistas plu
Sfero nia iras al sia dilo’
Frenezas la bovinoj
Kaj azuras viaj urinoj
Kaj en tiu katastrofo
Havas vi la ĉefrolon
Via vivmaniero enŝlosita
Inter senfina freneza konsumado
Kaj limigita potenco de nia Tero
Teksty umieszczone na naszej stronie są własnością wytwórni, wykonawców, osób mających do nich prawa.
Szukaj MP3
· La Pafklik - Fino De La Mondo

Nowe Teledyski
 · Long And Junior - Trampki I Szpile
 · Sylwia Grzeszczak - Och I Ach
 · RoxaOk - Bajka (Tryb Samolotowy)
 · Smolasty Feat. Książulo - Masterszef
 · Fabijan?ski Feat. Patrycja Markowska, Sarius - Chłopiec
 · Deemz, Bambi, Waima, Young Leosia, Kizo - Lecę Bo Chcę
 · Piękni I Młodzi Magdalena Narożna - Crazy (Bam Bam Bam)
 · Guzior - Strzelam Petem
 · Hellfield, Skolim - Tylko Z Nią
 · Kasśka Sochacka - Szum
 · OKI, Sobel - Ile Lat?
 · David Guetta, OneRepublic - I Don t Wanna Wait
 · Olivia Addams - Feelings Back
 · Baranovski - Rakieta
 · Madison Beer - Make You Mine
 · Jason Derulo, Michael Buble - Spicy Margarita
 · Brylant - Gdy Zachodzi Słońce
 · Gente De Zona - After Party
 · Faster - Beema (Bum Bum Bum Tarara)
 · Margaret - Miłego Lata

Wszelkie prawa zastrzeżone. Powered by © 2004-2024 Teledyski.info || Polityka cookies || Darmowe Mp3 || Zgłoś błąd

[ darmowe teledyski do oglądania ]