Do ni ambaŭ starante sen dub’ prezentante nin fieraj kamaradoj de l’ flag’ jen, vi bela aktoro afektante honoron sed evitu nur esti papag’ kaj miaj scioj pri ruĝa histori’ kreas pordojn por mi
En dancejo denove: ”ĉu ankaŭ vi povas eklerni la dancojn de l’ land’?!” ŝi demandis ridante deloge dancante ”ĉu kuraĝas vi eliri de l’ band’? proksimiĝu dancante, amik’ en Teatro Komik’”
En aero ni birdas en akvo ni fiŝas kaj foje en mallumon laŭ kor’ ni posedas nenion tamen pli ol aliaj enŝlositaj en pala kolor’ kion fari kun tia odor’? ĉu forgesu ĝin per amor’?!
Poste en la preĝejo la komputilejo monkolekto ne plaĉos al ni certe la pastro proponos sed kiu bezonos ĝin ĉu Dio aŭ la hierarki’? inter niaj okuloj la lum’ ia transvorta plenum’
En aero ni birdas en akvo ni fiŝas kaj foje en mallumon laŭ kor’ ni posedas nenion tamen pli ol aliaj enŝlositaj en pala kolor’ kion fari kun tia odor’? ĉu forgesu ĝin per amor’?!
Reciproke valsante tra la nokto parolante en la lingvo de paco kaj am’ eble trovis ni pecon de ia libereco en la ombro de l’ granda tamtam’ proksimiĝi dancante, amik’ povas esti mondpolitik’Teksty umieszczone na naszej stronie są własnością wytwórni, wykonawców, osób mających do nich prawa.