Kvankam birdoj kantis pri printempalven' Mian menson regis mallum' kaj ĉagren' Ensorĉita de reĝino kiu zorgis ne pri mi Tial dancis mi tre peze dum festen'
Estis vi ja en la sama situaci' Havis amikon bonan sed deziris pli Nu, ni ambaŭ malesperaj kaptis horojn da tener' Almenaŭ unu nokton amon sentu ni
Matenmanĝo dum en la sun' venonta tag' Paradizas la verdec' kaj blua lag' Konfesantaj ke ni sonĝis pri aliuj en la kor' Sed por nun kaj tie plaĉis nia ag'
Vi estis bela, bona ankaŭ post ebri' Tamen malallogis esti ĉio por vi Estis sento reciproka, ni decidis simple ke Ankoraŭ iujn noktojn amon sentu ni
La somero paŝis, kun foje man' en man' Foje estis ni kuniklo, foje ran' Ridis, ludis geamantojn nepre nur en la moment' Jen facile ni konsentis laŭ la plan'
Amorantoj – jes, sed amiĝintoj ne Mi apartenis al reĝino, mia fe' Sed en viaj sonĝoj nun pli ofte ekaperis mi Ho, mi timas tiajn vortojn, aĥ kaj ve
Fruaŭtunan tagon vi alfrontis min Ĉu ni diru: “iom pli” aŭ “jen la fin'” Dolorigas la okazo daŭre, supoze vin eĉ pli, Kiam devis mi nei vinTeksty umieszczone na naszej stronie są własnością wytwórni, wykonawców, osób mających do nich prawa.