Pomajn florojn vento milde tuŝas, La nebuloj flosas sur river'. Sur la krutan bordon nun Katjuŝa Sola iras en la primaver'. Sur la krutan bordon nun Katjuŝa Sola iras en la primaver'.
Sola iras, kante prisopiras Stepan aglon, kiu flugis for, Kaj amaton, kiun ŝi aspiras, Kies vortojn tenas en la kor'. Kaj amaton, kiun ŝi aspiras, Kies vortojn tenas en la kor'.
Ho, kanteto, kanto junulina, Flugu altan vojon de la sun' Kaj la karan en la for' landlima De Katjuŝa korsalutu nun. Kaj la karan en la for' landlima De Katjuŝa korsalutu nun.
Li revidu ŝin de malproksime Kaj reaŭdu kanton ŝian tuj. Kiel amon gardas ŝi anime, Tiel zorgu li pri la patruj'. Kiel amon gardas ŝi anime, Tiel zorgu li pri la patruj'.
Pomajn florojn vento milde tuŝas, La nebuloj flosas sur river'. Sur la krutan bordon nun Katjuŝa Sola iras en la primaver'. Sur la krutan bordon nun Katjuŝa Sola iras en la primaver'.Teksty umieszczone na naszej stronie są własnością wytwórni, wykonawców, osób mających do nich prawa.