Mi memoras, ke mi atendis kiel knabo La revenon hejmen de mia patro. Por labori kun plezuro, Aĉetis mi paperon, lignon kaj la ŝnuron Por fari kajton.
Mi memoras, ke mi konstruis kiel knabo Tre belan kajton kun mia patro. Mi rigardis lin kun varma sento. Li ĝoje kriis kiam venis bona vento Por nia kajto.
Mi memoras, ke la ĉielo estis plena De multaj kajtoj tutkoloraj, Ke centoj da infanoj kune ludis Kaj tutajn tagojn ege sin amuzis Per sia kajto.
Mi memoras, ke mi ne komprenis kiel knabo, Ke ne plu vidiĝis iun tagon Paperaj birdoj memfaritaj. Ni restis hejme tute surprizitaj Kun nia kajto.
Mi memoras, ke bruaj feraj birdoj Mortigis nian tutan ĝojon. Timigaj militaj ĉas-aviadiloj Estis ĝenataj de infanaj amuziloj: Niaj kajtoj. Niaj kajtoj. Niaj kajtoj. Niaj kajtoj.
Se kajto estas tiel minaca, Ĝi servu kiel armilo paca.
Se kajto estas tiel minaca, Ĝi servu kiel armilo paca.
Se kajto estas tiel minaca, Ĝi servu kiel armilo paca.
Do, mi petas al ĉiuj infanoj de la Tero, Fari multajn birdojn el papero. Por forpeli aermilitilojn Ni kovru la ĉielon per pacarmiloj: Niaj kajtoj.
Mi petas al ĉiuj infanoj de la Tero, Fari multajn birdojn el papero. Por forpeli aermilitilojn Ni kovru la ĉielon per pacarmiloj: Niaj kajtoj.
Mi petas al ĉiuj infanoj de la Tero, Fari multajn birdojn el papero. Por forpeli aermilitilojn Ni kovru la ĉielon per pacarmiloj: Niaj kajtoj. Niaj kajtoj. Niaj kajtoj. Niaj kajtoj.Teksty umieszczone na naszej stronie są własnością wytwórni, wykonawców, osób mających do nich prawa.