Silentis hal' kaj urb' subite Silentis jam la homamas' Klarneto sonas intermite Violonvoĉ' kaj kontrabas' Karesas ĉion tre kviete Silentu, flustras bas'
Ni kuris nur post bagatel' Sed nun la kapon klinis jene Kun kron' sur ĝi aŭ kun sitel' Ne gravas – ĝi ekdormos fine Kaj haj-li-lu, kaj haj-lu-li Kaj haj-lu-ni, haj al ni kune
Dormu suno dormu mar' Dormu pomo kaj arbar' Dormu klaŭno dormu vin' Dormu reĝo kaj reĝin' “Ĉu tamen pli da kafein'?” Ne, ne, fin'.
Koler' kaj ĝenoj kaj admono Pasioj, revoj, pek' kaj pun' Ŝvebadis kiel la balono “Transpasu tuj – mi dormas nun” Demandi estas ne bezono Ne estas oportun'
Varias kantoj laŭ la mod' Sed la lulkanto vivas ene Kaŝante sin de nia mond' Ĝi restas kun ni por eterne Aŭ dum mallonga period' Bonvolu lasi nin senĝene
Dormu urbo dormu sun' Dormu reĝo venas lun' Dormu klaŭno kaj kostum' Dormu historivolum' “Malŝaltu lumon, jes, sen lum'” Si – len – tu.Teksty umieszczone na naszej stronie są własnością wytwórni, wykonawców, osób mających do nich prawa.