Samideano, ĉu vi atendas ĝis la fina venko? Samideano, ni ĉiuj sidas sur la sama benko. Samideano, ĉu vi laboras por pli bona mondo? O~jes! Samideano, kion signifas familia rondo?
Multaj homoj miras kaj miras kial mi Esperanton parolas. La klarigo estas simpla: mi tiel volas. Kaj mi ne vivas en histori' Nek venas de l' futur'. Mi ekzistas hodiaŭ, antaŭ mi nenia mur'. Mi volas esti bona homo Kun amikoj en ĉiu domo, Saluti esperantistojn En Ŝanghajo kaj en Romo Kaj en ĉiuj lokoj, Kiujn ne eblas mencii. Vi devas tion scii.
Samideano, ĉu vi atendas ĝis la fina venko? Samideano, ni ĉiuj sidas sur la sama benko. Samideano, ĉu vi laboras por pli bona mondo, o~jes Samideano, kion signifas familia rondo?
Ĉu Esperanto iam venkos? Ne demandu min. Eble ĝi jam venkis, Sed oni ne sufiĉe tion prezentis, Ĉar sentis homoj la neceson Fari aferojn tute aliajn. Ne gravas, mi ja havas amikojn miajn, Por mi tio certe bonas, Mi pli multe ne bezonas. Bele estas tiel, mi nenion al vi ordonas, Ne batalas, mondon ne ŝanĝas, Ĉar ne eblas, Tio ja kompreneblas.
Samideano, ĉu vi atendas ĝis la fina venko? Samideano, ni ĉiuj sidas sur la sama benko. Samideano, ĉu vi laboras por pli bona mondo, o~jes_ Samideano, kion signifas familia rondo?Teksty umieszczone na naszej stronie są własnością wytwórni, wykonawców, osób mających do nich prawa.