Junaj geedzoj ĝin aĉetis. Ŝi kudris; li ĉarpentis. Ligno Kaj ŝtofo ordigite netis, Kaj meblo ŝajnis amosigno.
Ili vivadis pene, ŝpare, Sed ĝoje, kreis sian neston, Revadis pri la hejmo pare, Kaj prifieris tolokeston;
Tapetis murojn, plantis florojn, Preparis robojn por la tria – Kiu alportis ja laborojn, Sed igis hejmon ĝojradia.
Pli da infanoj; pli da penoj; Da maltrankvilo, kaj sufero; Pli da laboroj, pli da benoj, Da estonteco kaj espero.
Mebloj akiris siajn mitojn; Infanoj kreskis; ili kreis Proprajn memorojn, etajn ritojn; Mezaĝa paro jubileis –
Bombo detruis dum sekundo Rikoltajn dudekkvin septembrojn, Kaj lasis sur malpura grundo Nur meblopecojn, sangajn membrojn.Teksty umieszczone na naszej stronie są własnością wytwórni, wykonawców, osób mających do nich prawa.