Mi sopiras kiam vi forestas Mi malbonas kiam vi apudas Ie restis niaj gajaj festoj Kiel hela kaj foira budo.
Ĉu rimarkis vi ke malaperis Niaj sentoj? Nur kutimoj restis Nur malbonaj kantoj en kajero Nur leteroj varmaj kaj modestaj
Ni akiris multajn gravajn aĵojn Ĉu memoras ni por kiu celo? Ni atingis altan vivetaĝon Sed ne hejmon havas ni, hotelon.
Vi silentas, vi senvorta estas Nur rideto la vizaĝon ludas. Ĉu sopiras vi se mi forestas? Ĉu malbonas kiam mi apudas?Teksty umieszczone na naszej stronie są własnością wytwórni, wykonawców, osób mających do nich prawa.