Davida bela melodi' Tre plaĉis al ĉiela Di', Sed vi ne zorgas pri l'muzika bruo ja. Ĝi sonis tiel: bela tril', Minora fal', maĵora bril'. Hezitas l' reĝ' kaj versas "Haleluja". Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja.
Vi kredis firme kaj venis pruv', Ŝi banis sin en ora kuv', Ŝia beleco ŝanĝis ĉion tuje. Ŝi lasis vin en iu kantin' Kunprenis koron, konkeris vin Kaj viaj lipoj flustris "Haleluja!" Haleluja (haleluja), haleluja (haleluja), haleluja, haleluja.
Mi estis, kara, ĉi tie jam, Min batis sort', min vundis am', Mia anim' estis malplena ujo. Mi vidis vian flagon, sed Amo ne estas nur posed', Ĝi foje estas rompita Haleluja. Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja.
Antaŭe min informis vi Pri viaj planoj pri via viv', Sed nun vi ja malgajas kaj enuas Kaj mi memoras – nia kuniĝ' Estis por ambaŭ ni feliĉ', Ĉiu momento estis Haleluja! Haleluja, haleluja, haleluja, haleluja.Teksty umieszczone na naszej stronie są własnością wytwórni, wykonawców, osób mających do nich prawa.